Mi diris en feisbuka grupo de Esperanto, ke “Zamenhof estis ordoliberala centristo” kaj “Se Zamenhof estus viva, li tutcerte balotus por Angela Merkel kaj Emmanuel Macron.” Tio kauzis kelke da furioziĝo inter la maldekstremuloj de la grupo, kiuj kompreneble ne povas toleri la sukceson de io ajn liberala. Do, mi aldonis la ĉi-malsupran klarigon.

Ĉu vi memoras, kiam mi diris, ke Zamenhof estas ordoliberala centristo? Kontrolu ĉi tiun klarigon kaj komprenu.

1) Zamenhof estis kuracisto kun propra oficejo, tio estas, liberala profesiulo. Kaj li vidis mondan problemon, imagis solvon, laboris pri ĝi kaj konstruis tutan sistemon kaj estigis komunumon por progresigi sian aferon. Li do estis granda entreprenisto.

2) Esperanto, ekde ĝia naskiĝo, estis privata entrepreno, kreita de unu persono, utila kaj interesa por multaj, kiuj volonte apogis la aferon per laboro kaj mono.

3) Esperanto alfrontis kaj venki konkurencon (de Volapuk, de Ido, de Interlingua, k.t.p.) kaj montriĝis pli efika por komunikado kaj malpli kosta por lernado.

4) La tuta afero evolvis evoluis laũ interna ordo, sen kio disfalus kaose disigita same kiel aliaj lingvo-projektoj.

5) La Zamenhofa maleskstremismo (centrismo) estas tio, kio permesas al lia projekto evolui harmonie, nature kaj kohere, per dialogo kaj interkonsento konstantaj inter milionoj da parolantoj. La ekstremistoj ne dialogas, ili batalas kaj militas.

Kiel vi povas vidi, Zamenhof estis liberala kaj entreprenisto, kaj ŝatis efikecon, ordon kaj maleskstremismo (tio estas, centrismo, ĉar la malo de la ekstremoj estas la centro).

Siavice, Esperanto estis sukcesa ĉar ĝi sekvas la principoj de ordoliberala centrismo, kiujn estigis Zamenhof mem.

La faktoj estas la faktoj. 🙂 Bonvolu komenti!

Arthur Golgo Lucas – www.arthur.bio.br – 15/07/2017 

Deixe uma resposta

O seu endereço de e-mail não será publicado. Campos obrigatórios são marcados com *